Powered by Bravenet Bravenet Blog

Subscribe to Journal

Thursday, November 26th 2009

22:01:30

Ĉe la subterfervoja stacidomo

ブログランキング・にほんブログ村へ


Mia vojaĝo al Toronto estis sukcesa kaj mi havis bonan tempon kun geamikoj.
Tamen iel malfacilaĝon mi havis ĉe unu subterfervoja perono kiam mi devis ŝanĝi trajnon.
Mi ne eblis atingi al mia necesa perono ielajn mi kropodis.
Mi jam spertis tiun malfacilaĝon longe antaŭe, kaj mi ne povis rememori kiel mi atigis al tiu perono.
Laŭ indikilo mi subeniris kaj trovis min sur netaŭga perono. Ree supreniris sed ne povis trovi alian vojon.
Unufoje mi demandis al alia pasaĝero kiu diris “jes, vi divas iri aliflanken”
Mi estis frustrita, do iris al giĉeto kaj demandis al la deĵoranto.
Li klarigis al mi “Vi unue iru suben kaj marŝu tiun peronon ĝis la fino,” Do, mi ripetis kion li diris.
Li diris frustre “Aŭskurtu min ĝis la fino..”
Pardonon! Se mi aŭskurtus ĝis la fino, mi forgesus la komencon. Nature mi diris tion nur en mia koro.
Lia klarigado estis longa, certe mi forgesus la komencon.
Li povus diri simple la lastan frazon “por trovi la perono kion vi serĉas, vi devas subeniri unu plu foje.”
Mi estas ege scivolema;
Kial TTC ne eblas meti pli klaran indikilon?
Kiam pli bone komplenas oni ne bezonas demandi, kaj giĉeto-deĵoranto ne estus frustrita, ĉu ne?.

0 totalaj komentoj / lasu vian komenton