
Mia filo visitis min dum pasinta semajno por helpi min je deversaj aferoj. Kiam li foriris al sian loĝlokon nia domo aspektis tute malplena. Mi alkutimiĝis esti kun li, persono kiu povas paroli homan lingvon.
Subite mi sentis solecon. Mia kato aŭskultas min, sed ne respondas.

Do, mi vizitis mian kutiman promenlokon. Tie ja jam folioj estis falantaj. La pado estis kovrita de koloraj folioj. La longe pasinta memoro revenis al mi.
Estis en Germanujo, en parko en malgranda urbo nomata Opladen. La padoj de la parko estis kovritaj de grandaj brunaj folioj. Kaj bruetis kiam ni marŝis sur ĝi.
Ni, mia estonta edzo kaj mi, ambaŭ ne estis certaj ke ni fariĝus paron tiutempe.
Li estis certa ke li elmigrus al Kanado. Por tio li forkuris el lia naskiĝlando.
Mi ne estis certa ke mi ŝatas la ideon de elmigrado al Kanado, ĉar mi tute ne sciis pri Kanado.
Ni ofte marŝis senvorte, kaj la brueto de la sekaj folioj sonoris laŭte.
Mi ne plu havas okazon promeni kun li sur ĉi tiu pado, sed la memoro estas tiel viva