Powered by Bravenet Bravenet Blog

Subscribe to Journal

Tag Board

This tag board is currently empty.

Please type in the four characters shown in the black box.

Tuesday, October 28th 2008

22:21:31

Kondukpermeso

ブログランキング・にほんブログ村へ Hodiaŭ matene mi iris al vendejo “Canadian Tire” kie mi devis pagi mian ŝuldon de kreditkarto. Kiam mi finis, forlasante la vendejon mi vidis konatan virinon. Do mi salutis ŝin. Ŝi estis rigardanta unu libreton. La libreto estas por kondukpermeso.
Kondukpermeso?
Ŝi estas veturanta pli ol kvindek jaroj, mi kredas.
Eble ŝi vidis mian surprizon, tuj ŝi aldonis “Baldaŭ mi devas havi ekzamenon denove.” Kaj mi rememoris ke ŝi jam estas 80jara.
“Mi pensis studi iomete antaŭ ekzameno…”
“Sed, estas malfacile kompreni “
Kei estas japanino kiu edziniĝis usonan soldaton post dua mondomilito kaj loĝis longe en urbo ßuffalo, Usono.
Ŝia frato alvenis al Kanado por komenci komercon, kaj ŝi laboris kune kun sia frato.
Ŝia edzo forpasis 10 jaroj antaŭe kaj ekde tiu tempo ŝi transloĝis al la loĝejo de frato en tiu ĉi urbo. Do jam long ŝi ne bezonis Anglan lingvon por ĉiutaga vivo.
Ŝia vetur-sperto estas longe(laŭ tempo) kaj vaste(laŭ tereno) ol mia, kaj mi neniam aŭdis ke ŝi havis akcidenton.
“Mi pensas ke vi ne havos problemon por suskcese trapasi ekzamenon” mi diris.
“Je 80jaraĝa oni ne bezonas veturi, ĉu ne?” kaj ŝi metis la libreton reen kie ĝi estis. Mi adiaŭis ŝin kaj lasis la vendejon. Tuj mi aŭdis ke ŝi vokis min, “Ĉu vi ne volas havi kafon aŭ ion?”
Mia tagmanĝo atendis min hejme, kaj mi estis malsata ne por kafo, do mi dankis ŝin kaj denove adiaŭis.
Ŝi ankaŭ iris al sia aŭto. Mi vidis ke ŝi malfermis la pordon de aŭto kaj iomete senmove staris kaj ree fermis la pordon kaj reeniris al la vendejo.
Verŝajen ŝi estis cerbumanta, studu aŭ ne. Tamen decidis aĉeti la libreton por studi.
Ia ekzameno, ne gravas kia, faras nin nervoza, mi pensis. Eble mi estos sama kiam mi ricevos anoncon ke mi devas sukcese trapasi ekzamenon por havi kondukpermeson daŭre.

0 totalaj komentoj.

There are no comments to this entry.

Post New Comment

 BraveJournal Member Non-Member
No Smilies More Smilies »
Please type the letters you see