Check out our brand new guestbook, photo album and resource articles!

![]()
Dimanĉo. Komenco de vintra-tempo (Ni finis ‘ Sunlumo-ŝpartempo lastanolte). Ni havas ekstran unu horon hodiaŭ. 
Mi iris aĉeti manĝoprovizojn. Longe ne iris, do sufiĉe multe da aĵo estis ŝarĝita en la kofro de mia aŭto.
Tuj poste mi iris al ”Home depo”, vendejo de ladaĵo por aĉeti malgrandan drilon, ĉar kion mia edzo uzis ne funkciis plu kaj alia kio apartenas al mia filo estas tro granda por mi eĉ por teni per du manoj.
Mi parkis. Unu viro marŝis apud mia aŭto kaj li alproksimiĝis al mia fenestro amikeme ridetante. Mi pensis ke li estas alia Esperantisto kiu rimarkis mian verdant standardon.
Mi malfermis mian fenestron kaj miene demandis “Kion?”
Li diris al mi “Do you know you have flat tire? / Ĉu vi scias ke vi havas krevitan pneumatikon?”
“Oh, ŝit(aĉaĵo)! ” Pardonu mian lingvon, tion mi diris nur al mi, sed “Ĉu vere? Oh Dankon!” al li..
Du, tri tagoj antaŭe kiam mi elveturis de mia garaĝo mi sentis iel malglata. Poste unu plu foje mi sentis saman, sed ne plu. A-ha, tio estis tio!.
Mi eliris de mia aŭto kaj vidis kia estis la situacio. Ho, ve. Ĝi estis vere malbone, tute plata.
daŭrigota