Powered by Bravenet Bravenet Blog

Subscribe to Journal

Tag Board

This tag board is currently empty.

Please type in the four characters shown in the black box.

Tuesday, November 4th 2008

21:18:57

Krevita pneumatiko / Kiel naiva mi estas

ブログランキング・にほんブログ村へ Ne paniku. Kvietiĝu. (al mi mem)
Mi jam estas ĉitie, do, kial ne faru aĉetadon unue, kaj mi pensu poste.
Mi ne trovis kion mi volis. Dum marŝado en la vendejo mi denove renkontis la viron kiu sciigis pri krevita pneumatiko. Mi denove dankis lin, kaj li diris “Mi treege bedaŭras vin.”
“Jes, certe. Mi ankaŭ.” Tion mi diris nur al mi.
Nu, kion fari?
Mi sidis en mia aŭto kaj eltiris la libreton “klarigaĵoj por posedanto”.
Malfermis la paĝon pri krevita pneumatiko.
“Hm? Kiel ŝanĝi pneumatikon?”
Jes, …. mi havas rezervan pneumatikon! Sed, unue mi devas telefoni al mia filo, ĉar li petis min ke “Panjo, ĉiam parolu al ni (infanoj) pri gravaj aferoj kiel aŭto aŭ domo.”
Nova teknologio, poŝtelefono, laboras. Li tuji respondis. Kiam mi rakontis kio okazis al mi, lia ekkrio estis “Oh, ĝii (ej)!
Li ĉiam volas scii detalojn, do, mi rakontis retroire ĝis kiam mi sentis malglatecon.
“Mi pensas ke mi voku CAA(Canadian Automobile Association ).” mi diris. “Ĉu vi havas rezervan?” li diris “do, ŝanĝu…”, “sed, kara filo mia, la rezerva pneumatiko ne estas vintra”, “ Oh panjo, tio estos nur portempa, vi devas iri al pneumatiko-vendejo tuj poste… Ne veturu tro longe sur rezerva pneumatiko.”
“A-ha, tio estas la fakto.”
Al ni (mia edzo kaj mi) neniam antaŭe okazis tia malĝojeco, do, mi neniam vidis ke mia edzo ŝanĝis pneumatiko(j)n.
Mi telefonis al CAA, la telefon-akceptistino diris ke iu venos por mi en 30 - 45 minutoj. Li venis en 20 minutoj kaj ŝanĝis ĝin per rezerva pneumatiko.
Mia ekstra unu horo forkuris de mi tiamaniere.

daŭrigota

0 totalaj komentoj.

There are no comments to this entry.

Post New Comment

 BraveJournal Member Non-Member
No Smilies More Smilies »
Please type the letters you see