Check out our brand new guestbook, photo album and resource articles!

fino ![]()
Ĉu mi jam menciis ke mi devis transŝarĝi ĉion kio estis en la kofro antaŭ la CAA persono atingis?
Ne nur kion mi aĉetis, sed kelkajn aĵojn kiuj jam estis en la kofro; nome lankovrilo por Pikniko (sidi sur ĝi), moskito-forpuŝaĵo (ne plu bezonas ĉijare), manĝaĵo por birdoj, arakidoj por sciuroj, binoklo, skatoloplena kelke da miksaĵoj, du dekduoj da malplenaj bierboteloj en skatolo (kion I intencis redoni) kaj tiel plu.
Mi transŝarĝis ilin sur pasaĝeraj seĝoj, ĉar la rezerva pneumatiko situis sub la planko de la kofro.
Lunde mi iris la pneumatiko-vendejo kie mia filo aĉetis tiun vintran pneumatikaron du semajnoj antaŭe.
Homoj atendas, telefonoj sonoras, la loko estis tre okupata. La administranto por pneumatiko diris ke oni bezonas 30 – 45 minutojn kaj diris “do, bonvolu sidiĝi”.
Subite, mi rimarkis ke junuro jam komencis labori je mia aŭto, kaj in 30 minutoj ĉio estis pleta. Unu najlo estis kulpa.
“Kiom mi ŝuldas?”
“Nenion, ĉar vi aĉetis ĝin ĉitie.”
Je la fino, la vivo ne estas tre malĝentila.