Check out our brand new guestbook, photo album and resource articles!

![]()
Lastsemajne mi rimarkis ke mi havas tro multe da komentojn je kelke da miaj blog-artikoloj. Suspekteme mi esploris ilin. Kion mi trovos tie ?
Ĉiuj estas reklamoj de tiel nomita ‘plenkreskulaĵo’. Kaj eĉ ili ne estas skribitaj en Esperanto. Ruboj! 
Mi devis purigi ilin. Sed tiel multe!
Kiel mi faru la taskon?
Unu po unu mi trairis la artikolojn kaj ĉiujn komentojn mi nuligis kune escepte de pravaj komentoj.
Mi komencis esti tre laca, do, mi lasis ĝin meze de mia tasko, kaj forgesis pri tio.
Hodiaŭ subite mi rememoris mian nefinitan taskon, kaj, ve, mi trovis plu da rubojn.
Kelkaj blog-artikoloj eĉ havis pli ol 300 rubojn, kaj pli ol dudek da artikoloj ekzistis ne purigite.
Jes, mi finis purigadon ĉi nokte kaj mi decidis ke la komentoj devas esti kontrolitaj, devas pasi mian inspekton. 