

Se mi ne vojaĝas ien pri longe ol unu tago, mia kato ne bezonas tranokti ĉe ŝirmejo por vestoj. Ĉar ŝi malŝatas veturi (fakte ŝi malŝatas bruon de iun ajn motoro) kaj ne estas feliĉa esti kun fremduloj, homoj, katoj ne gravas, ŝi faliĝas treege malforta kaj malfidas min post hejmen-reveno.![]()
Hieraŭ estis la tago por viziti veterinaron por mia katino.
La veterinaro diris ke ŝia reno jam estas je la fina stato. Ŝi ne povas vivi tre longe,,, eble unu monato.
Hmmm, ĉu vere?
Tri jaroj frue alia veterinaro diris al mi ke ŝi havas eble tri monatojn por vivi, kaj ŝi vivis tri jarojn, do mi diris al la veterinaro;
Katoj havas naŭ vivojn, ĉu ne?
Li nur ridetis.
Sed, mi diras al mi mem, ke mi havas mian vivon ankaŭ. Mi ne havas naŭ vivojn kiel katoj. Mi ne povas (aŭ devas) oferi mian vivon por mia kato, ĉu ne?
Tamen, mi devas fronti la tagon baldaŭ… en unu monato, tri monatoj, aŭ unu jaro, kiu scias? Malgraŭ mi estis preta por tio tri jaroj antaŭe, la novaĵo ne amuzis min.