Check out our brand new guestbook, photo album and resource articles!

![]()
Tute griza pejzaĝo, tamen ni torovas iafoje interesan arton de naturo.
Ĝi okazis en akvo fermita per glacio.
Eĉ unu akvobirdo ne estis ĉirkaŭe.
Tri dancantaj branĉoj aspektis ĉarmaj.
Hodiaŭ ĉe Saskatuno malvalmeco kun vento estis minus 53C. Ni havis nur minus 1C.
Mi pensas ke ni loĝas en plej sekura loko.
![]()
Tio okazis longe longe antaŭe. Mia edzo estis en sidĉambro rigardante eksteren. Mi estis en subterĉambro kiam mi aŭdis lian voĉon, min vokantan.
“Rapidu, Alvenu tuj, estas Episkopo!”
Mi iel dubis kiel li povus identigi Episkopon. Ĉu li marŝas sur nia strato en lia ceremonia lobo?
Mi kuris ŝtuparon supren po du ŝtupoj samtempe.
“Kie estas episkopo?”
Mia edzo genuiĝinte rigardis eksteren. Nur liaj okuloj ĉe la fenestro kaj manosignis al mi ke mi genuu ankaŭ.
Laŭ lia deziro mi genue alproksimiĝis al li kaj rigardis kie liaj okuloj estis fiksitaj.
Neniu estis sur strato jam ne paloramte pri episkopo
Sed mi vidis viran kardinalbirdon inter maldikaj branĉoj.
“Ĉu ĝi ne estas bela?” Li diris.
“Episkopo?” Mi ridis.
“Ĝi estas Kardinalbirdo, ne Episkopo!”
“Mi sciis ke iel tian nomon ĝi havas”
Li havis malfacilaĵon por memori propran nomon de ĉi birdo.
![]()
Nokte neĝis. Suno brilis matene. Tutmondo aspektis esperoplena. Estis bona kaj bela unua tago de novjaro. Elkore salutas vin legantoj dezirante feliĉan kaj prosperan novjaron por vi.

![]()
Post Kristnaskotago vetero ŝanĝis pli varme, pluvis kaj vento blovis. Do, nature neĝo kio kovris tutmondon malaperis rapide.
Hodiaŭ la temperaturo estas plus 5 centigradoj. “Kiel printempo”, miaj infanoj diras. Certe estas kiel printempo. Mi eĉ vidas verdajn herbojn elkreskitajn.
Eble nia novjaro estos tute senneĝa.
Por mi kiel kristnaskotago, novjartago ankaŭ devas havi freŝan tutblankan neĝon. Alie la tago estus same kiel iuajn tagoj, ĉu ne.
Precipe novjartago estas freŝa komenco de unu parto de vivo. Oni havas freŝan ideon pri sia vivo en nove komencita jaro. Blanka neĝo helpas krei novan ideon pri si mem kaj sia vivo.
Mi esperas havi neĝon ĵuste nur komenci novjaron. Ĝi povas malaperi tuj poste… bone, restu por kelkaj tagoj. Mi ne bezonas ĝin multe.
Tanjo ludas ĉiutage ĉirkaŭ la neĝhomo. Ili estas nun geamikoj. Estas ja antaŭvespero de kristnasko. Mateno de Kristnaskotago, Tanjo vekiĝis kun bona humoro. Gaje ŝi kantis sensencaĵon kaj kisis patrinon kaj patron. “Bonan matenon!”![]()
Dujaraĝa Tanjo timas neĝon, ĉar ĝi estas malvarma kaj kiam ŝi metas paŝon sur ĝi, ĝi eĉ formanĝas la boteton. Kaj kiam ŝi kaptas ĝin sur sia manoplato ĝi malsekigas kaj malvarmigas la manoplaton.
Tanja patrino ridetas pri ŝia timo.
“Ne timu ĝin, Tanjo” Patrino diras.
“Ne bezonas timi ĝin dum ci estas en la ĝardeno kaj mi estas kun ci”
“Nu, ni faru neĝhomon kune,,,,” kaj patrino komencis fari neĝbulon per siaj palmoj.
“Tanjo, ci devas helpi aknaŭ” Patrino montris al Tanjo kiel ruli la neĝbulon en la neĝo. 
“Kio estas neĝhomo?” Tanjo pensis. “Kia homo povus esti?” Tamen Tanjo sekvis sian patrinon kiel ŝi faris. La neĝbulo grandiĝis pli kaj pli, kaj neĝo en la malgranda ĝardeno komencis malaperi. “Hm, bone!” Tanjo pensis. Ŝia timiga neĝo malaperis. Estas bona ideo.
Patrino kaj Tanjo laboris kune kaj faris du grandajn neĝbulojn kaj unu pli malgarandan. Patrino metis ilin unu sur alian; plej malgrandan laste, kaj vidu tri neĝbuloj formis homon.
La Neĝhomo rigardas ŝin ridetante kiam ŝi kantas sensencaĵon kaj marŝas ĉirkaŭ li. Kiam Tanjo ne estas ekstere li nur staras kaj aŭskurtas babiradojn de preterpasantoj. Ili gaje parolas pri kristnasko. Parolas kiajn donacojn ili preparas por iliaj infanoj. Pli kaj pli la Neĝhomo ekkonprenas kio estas kristnasko. Tio devas esti ĝoja tago por infanoj kiuj ricevas tiel multe da donacojn.
Tanjo jam estas en lito. Ŝia patrino preparas ion paki en ruĝa papero. Ora rubando brilas sur la pakaĵo. “Estas bela, ĉu ne?” Patrino parolas al patro kiu estas malsana por longa tempo.
”Jes. Estas tre bela.” Patro respondas. “Tanjo estos feliĉa ricevi ĝin”
Neĝhomo rigardas ilin tra la fenestro. Aminda familio, Li pensas.
La familio ne estas riĉa, kaj Tanjo ricevos nur unu donacon.
Gepatroj pensas ke tio estas sufiĉe, ĉar plej grava estas ke Tanjo sciu ke ŝi estas amata.
Nokto alvenis kaj ĉie estis kvieta. Nur neĝo lumigis ĉirkaŭon kaj oni ne povis vidi ion ajn klare. Neĝhomo dormetis. Subite li rimarkis ke iu aperis ĉe la fenestro. Tiu homo en ruĝa jako ŝtelrigardis en la domon tra la fenestro. Sekve li klopodis malfermi la fenestron. Neĝhomo pensis ke li ŝterus la nur unu pakaĵon por Tanjo.
Neĝhomo devis ataki tiun ŝteliston por protekti la belan pakaĵon.
Homo en ruĝa jako kriis. “Kion vi faras?”
“Mi portis donacon por Tanjo, ĉar ŝi estis bona infano por tuta jaro.”
“Ho, do vi estas Santa Nikolao?”
“Certe!” li respondis.
Patrino kondukis ŝin al la kristarbo kie la bela pakaĵo sidas. Apde alia donaco pakita en verda papero ankaŭ estis sidanta.
“Vidu” patrino kriis, “certe Avĉjo Frosto alvenis ĉitien”
“Vidu, tiel multe da donaco por bona infano”
“Tanjo, ĉu vi estis bona infano por meriti ilin?”
Tanjo kapjesis kaj rigardis eksteren por sciigi pri donacoj al Neĝhomo.
“Ho ve, Panjo, kio okazis al Neĝhomo?”
Neĝhomo regardis flanken embarasite.